© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Mi porokaze kunlaboris kun Katinka Uzsoky, por komune projekti, kaj aranĝi la transformadon de tiu teksaĵmagazeno.
Dum laboro ni devis konsideri la komercajn specialaĵojn, kiuj fontas el tio, ke mendi eblas kaj el staplo, kaj laŭ specimenoj, kiuj bezonas grandan spacon.

Pli facilan fasonigon de la ŝtofoj ebligas la partoj de la fasontablo: la facile ruliĝantaj konzoloj,
la granda laborareo, la enprofundigita mezurilo kaj la longa kolekta-tirkesto.
Ĉe la fino estas vitrino, kaj pluraj tenujoj.
En la fona parto de vendejo ni kompensis la neharmonian angulon per la varia vasteco de la ŝranko.
Tiel la impresoj pri la spaco fariĝis pli agrablaj, kaj la diversaj artikloj ricevis sufiĉan spacon.
(Tion oni povas bone kontroli laŭ la planoj.)
Ankaŭ sur tiu ĉi muro troveblas kelkaj modelaj fenestroj, kun la proponeblaj kurtenofasonoj.
Ni utiligis la grandan altecon de la ejo, kaj super la rako por ŝaloj ni planis diversformajn pseŭdofenestrojn. Per ili oni povas prezenti elegante la diversajn fasonojn de kurtenoj.
Tre zorge ni planis ankaŭ la strukturon de lampoj.
Unu el la laborstabloj troveblas en la vendospaco, ĉar ĝi funkcias ankaŭ kiel kaso. La tablo estas
ĉirkaŭirebla por la aĉetantoj, tial la nepublikajn dokumentojn oni povas fermi en ŝranketon.
Krom la speciale planita surmura rako por ŝalspecimenoj ni devis trovi spacon por pluraj rakoj de multaj fabrikoj por la teksaĵspecimenoj.
Ankaŭ ĉe la fenestregoj ni prezentis kurtenofasonojn.
En komforta angulo oni povas elektadi el la modeloj.
La sidlokoj havas tegaĵon kompreneble el la sortimento de la magazeno. Sur la muro interesa, teksita friso dividas la tapeton.
La murskatoloj funkcias ankaŭ kiel montrofenestroj por prezenti specialajn akcesoraĵojn de kurtenoj.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
