© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Por adoleskanto mi devis plani tiun mansardan ĉambron. Ĝia tipa malavantaĝo estis la tro alte situanta fenestro. Por kompensi la impreson de "malliberejo", la laborangulon mi metis sur podion. Ĝi disponigas sidlokojn kaj ankaŭ plusan spacon por rezervi objektojn.
En tiu ĉi ĉambro de knabino la troa alteco de la tegmento impresis malagrable. Mi plibonigis la impreson per lampoj, lokitaj malpli alte (sur aparta tabulo), per la koloroj, kaj - ĉe unu el la variantoj - per podio. La bezonoj estis kutimaj: lerni, dormi, rezervi aĵojn, konversacii kun gastoj.

La nigran - la preferatan koloron de la knabo - mi vigligis per ruĝa.
Per podio mi solvis, ke almenaŭ dum lernado li povu vidi la ĉirkaŭaĵojn, ne nur la ĉielon.
Danke al la aplikitaj koloroj, al la formoj de la mebloj, spegulo,
diafanaj paravano kaj objektoj, la aranĝo ŝajnas pli klara ol sen ili.
La societa vivo havas plej gravan rolon en tiu ĉi ĉambro.
La aplikita materialo estas precipe ligno de pino eĉ sur la plafono, pro kio ĝi ŝajnas pli malalta.
La "angulo" por lerni kaj legi situas sur podio, tiel la normala fenestro
transformiĝis franca balkono. La lito estas eltirebla el sub la podio.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
