© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Tiu ĉi mansardo pruvas tion, ke eĉ la subtegmenton de tradicia "kuboforma domo" oni povas efike utiligi kaj mebli, sen transkonstrui la tegmenton.

La ĝemellito tage funkcias kiel komforta sidmeblo, ĉar la superfluan parton
oni povas ŝovi sub la litaĵujon en la malalta parto de la subtegmento.
Eĉ la subtegmentaj, malaltaj lokoj estas utilaj por mezure adaptitaj ŝranketoj.
Ankaŭ por la vestoj - kiuj bezonas vestarkon - taŭgas ŝranko kun oblikva supra parto,
se - kiel ĉe la mebloj por vestobutikoj - blokiloj blokas la gliton de la vestarkoj.
Ankaŭ la malaltajn partojn de la oblikva tegmento oni povas utiligi,
ekzemple por konstrui tie meblojn por enteni objektojn.
La malalte enkonstruitaj mansardfenestroj kompensas la impreson de "malliberejo"
(kiam nur la ĉielo videblas) sed, la alte situantaj fenestroj heligas la ejon per sunlumo.
Se oni konsideras, kiom altan spacon bezonas la unuopaj mebloj,
oni povas tre oportune utiligi la kondiĉojn.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
