© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Agrabla travivaĵo estas gastigi grandan kompanion en la naturo. La pergolo* ŝirmas nin kontraŭ la efikoj de vetero, sed aŭ nur malmultaj trovas lokon tie, aŭ sidiĝi estas malfacile. Tiun problemon mi solvis per tiu transformebla meblo.
*pergolo: ĝardena konstruaĵo kun tegmento, sed sen muroj
Bonmezura, zorge planita balkono valoras tiom, kiom ĉambro. Ĉi tiun balkonon de proksimume 6 m², mi planis por kontentigi du diversajn bezonojn. La mediteranea etoso povas servi por societa vivo kaj por kulinaraj ĝuoj. Ĉi tiun varianton karakterizas precipe ŝtono kaj metalo.
Ĉi tiu plurfunkcia varianto kun ripozejoj kaj ludejoj etas planita por infanhavaj familioj. Ĝin karakterizas ligno. Ĉi tie trovis spacon klaplito por sunumi, ventumil-forma seĝo, servoĉareto, (kiel tablo) kusenujo, balancilo, eĉ sabloludejo. |

Grandan kompanion oni povas gastigi en tiu ĉi pergolo.
La surtabligon helpas la turnebla pleto meze de la tablo.
La diametro de la tablo estas reduktebla per forigado de la sektorfinaĵoj.
Tiel restas pli vasta spaco por facile trafikadi ĉirkaŭ ĝi.
Ĉirkaŭ la reduktita tablo restas sufiĉe da spaco. La forigitaj elementoj estas kaŝeblaj en la dorsapogiloj
de la benkoj. Tiel ili ne ĝenas, sed tamen ili estas facile troveblaj, se oni bezonas pli grandan tablon.
La svelta, metala framo tenas sunŝirmilon, disfaldeblan kiel balgo.
La rondforma tablo meze enhavas rostfajrujon. Ĝi estas kaŝebla per tabuleto, kiam ĝi estas ne uzata.
La instalaĵon kompletigas belaspekta akvokrano.
La planko konsistas el ŝtoneroj gluitaj sur betono.

Masonita parapeto, multaj plantoj kaj krada paravano ŝirmas la balkonon.
La longeco de la tolseĝo estas variebla kontinue, sen difinitaj gradopunktoj. La apogilo por la kapo estas levebla.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
