© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Krom la nemalhaveblaj, belaj kaj kvalitaj objektoj kutime oni aĉetas multajn ne gravajn, cetere oni konservas ankaŭ la malnovajn, ĉar "eble ili taŭgos por io". Aliflanke oni malfacile povas konservi ilin tiel, ke la loĝejo tamen ne fariĝu deponejo.
Alklake la bildojn videblas kelkaj ideoj por rezervi...

Tiu ĉi segilforma breto estas ekzemplo: kiel teni multajn librojn.
La diversaj altecoj kaj dikecoj de la bretaro adaptiĝas al la variaj mezuroj de la libroj, tiumaniere oni povas efike priuzi la disponeblan spacon.
Per la oblikvaj frontoj oni povas ŝirmi la librojn kontraŭ la malutilaj efikoj de la sunlumo.

Oni povas ŝirmi la librojn kontraŭ la polvo, UV-radioj, aŭ oni povas kaŝi la ne belajn, sed valorajn librojn per tiaj eltireblaj bretoj, kiuj funkcias kiel kamerŝrankoj.
La granda dikeco ebligas ankaŭ grandan kapaciton.

Bretoj povas esti konstruitaj ne nur el mebloelementoj, sed ankaŭ el aliaj konstruelementoj de loĝejinterno.
Tiaj bretaroj - muntitaj el gipskartono - povas esti diversaj kaj kuriozaj, laŭplaĉe adaptitaj al la objektoj, kiujn ili entenos.
Pro la varioj de la elektitaj materialoj kaj koloroj, ili povas aspekti superregaj aŭ modestaj, konformaj.

La lokoj sub ŝtuparoj
disponigas grandan spacon
por teni objektojn.
La specialajn tirkestojn eblas
eltiri tute, por ke oni povu
atingi facile iun ajn parton.

Ofte estas problemo: kien meti longajn objektojn, kiel ekz. purigilojn, gladtabulon, eskalon, ktp.
Oni povas teni ilin ankaŭ en simpla, bretŝranko, se oni liberigas la necesan spacon en la bretaro per elsegado.
Tiel oni povas teni kune la longajn kaj etajn objektojn.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
