© Copyright 2009-2011 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Du etaĝojn (la teretaĝon kaj la duan etaĝon) de pluretaĝa loĝdomo okupas tiu ĉi murtenisejo havanta kvar ejojn. Mia tasko estis la plani la funkciojn, internajn elementojn, la fiksajn kaj moveblajn meblojn.
La celo estis: efektivigi bone uzeblajn, elegantajn ejojn, el simplaj, ne multekostaj materialoj, sed per frapaj ideoj kaj zorgema konstruado.

La parapetoj kaj la arkoforma muro de la sunlampejo estas konstruitaj
el zorgeme elektitaj vitrobrikoj kun diversaj strukturoj kaj koloroj.
La centran cirklon ĉirkaŭas la servotablo de bufedo, kaj la ŝtuparo,
kiu kondukas al la ejoj de la supra etaĝo, ekz. al la vestejoj.
La imagan cirklon imitas la konturo de la servotablo de akceptejo, la bufedo, kaj ankaŭ aranĝo
de lampoj. La vitrobrikoj aperas ankaŭ ĉi tie, kadrante la fleksitan, dense truitan lamenon.
La lertecon de la kahelisto pruvas la efektivigo de la surfacoj planitaj el simplaj kaheloj.
La principoj estas la samaj, sed la aranĝo en la supra etaĝo estas paralela, en la teretaĝo diagonala.

Malantaŭ la servotablo de la akceptejo kaj bufedo bone videblas ĉiuj tenisejoj kaj reciproke. Ankaŭ la gastoj starantaj ĉe la servotablo, povas vidi la aparatojn de la bufedo.
Pro tio, eĉ la simplan, blankan fridujon ni vestis per griza tapeto kaj per tenilo tia, kian havas la ŝrankoj.

Flava - griza - blanka koloroj regas ankaŭ en la vestejoj.
La aspekton de plankosurfaco mi devis plani laŭ simplaj kaheloj tiel, ke ĝia ritmo estu harmonia kun la ŝrankoj.
Ankaŭ la interno de la ŝrankoj postulis atentan planadon.

Antaŭ la tenisejoj ni konstruigis intimajn spektejojn por la ludantoj kaj iliaj zelotoj.
Ripetitaj elementoj estas la vitrobrikoj de variaj strukturoj kaj arkoformaj konturoj.
La meblaro estas simpla, sed masiva.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
