© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Bezonoj kaj realigoj:
- Varii la proporcion de dimensioj
- Diversaj funkcioj aranĝitaj laŭ transversa sistemo: librejo, laborangulo, babilejo, spektejo de televidilo, legejo; okulfrape eleganta apartigo de spacoj; zorge pripensitaj materialoj kaj koloroj.
- Konvena aranĝo de multnombraj libroj kaj artobjektoj, eĉ se malmultas liberaj murpartoj.
- La bretaroj etendiĝas al la meza spaco, tiel ilia enhavkapablo kreskas, sed la murpartoj restas liberaj, taŭgaj por prezenti artaĵojn.
- La pentraĵoj kaj apartigas la spacojn, kaj enkaŝas lampojn.

La longforman ejon en bona ritmo dividas la meblogrupoj - aranĝitaj transverse - kaj ĝin dividas la penditaj akrilvitraj paravanoj. Ili prezentas 2-2 grandajn pentraĵojn kaj kaŝitaj lampoj lumas sur ili.
Tiel bone apartiĝas la libraro kaj laborejo, la salono, la spektejo de televidilo, kaj spaco por legadi.
Dank al la aranĝo de bretoj, sur la flanko de la bretaroj, kaj sur la liberaj murpartoj multaj bildetoj estas prezenteblaj, sen la ĝena vidaĵo de libroj.
(Vidu ankaŭ la malpli longan murvidon!)
Mi maksimume utiligis eĉ la mallarĝajn muretapojn ĉirkaŭ la pordoj por teni librojn, kaj prezenti de vorkoj.
La bretoj estas malfermitaj duflanke, kaj inter ili troviĝas niĉoj lumigitaj per kaŝitaj lampoj por prezenti la artobjektojn.
En la ritmo de pordoj sekvas pseŭdopordo, kiu fakte estas sammezura spegulo. Antaŭ ĝi mi starigis postamenton por statuo iom pli granda ol la aliaj.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
