© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Kondiĉoj: Spaco mezgranda, sed kun formo nekutima; kelkaj fiksaj internaj elementoj; plaĉaspekta, sed ne kontentiga strukturo de lampoj.
Bezonoj: Hejma kino-sistemo; eblo por akcepti iom multnombran gastaron; klara, travidebla spaco.
Realigo: Granda, kontinua plankosurfaco sen tapiŝo por sugesti vastan spacon; sidmebloj kun glitaj subpartoj; tablo kun vitroplato; ne grandaj ŝrankoj kun piedoj; dupartaj bretaroj laŭ mia propra plano.

La akceptejo de kompanio estas ankaŭ agrabla legejo.
La komfortaj, dupersonaj sidmebloj - tegitaj per ledo - estas facile aranĝeblaj laŭplaĉe. La senapogila
peco povas funkcii kiel plusa sidloko, aŭ piedsubtenilo dum spektado de televidilo, aŭ dum legado.
La frontpartoj de la dupartaj librobretoj - planitaj de mi mem - estas flankenŝoveblaj,
por ke oni povu facile atingi la malantaŭajn bretojn.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
