© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
La kliento deziris, ke la apartamento sugestu la etoson de lia pli frua loĝejo.
La ĉefaj elementoj estas la koloroj (blua, verda, flava, ruĝa), la variaj speguloj, kiuj ŝajne transformas la internan spacon, kaj la du aplikataj lignospecoj, nome: ĉeriza kaj faga.
Fotoj: BERÉNYI János – SzépLAK |

La salono transformiĝis al komforta manĝejo per forigo de pordo.
Vitrobrikoj tralasas lumon al la banĉambro.
Ĝisfunde vigligas la vidaĵon la granda spegulo malantaŭ la bufedŝranko.
Ankaŭ la hejma "oficejo" estas integra parto de la tagĉambro.
Per la latkurtenoj de la ŝranko oni povas kaŝi la komputilon, kaj la dokumentojn.
La konservativan karakteron de la sidmebloj mi provis kompensi
per la gajaj koloroj kaj formoj de akcesoraĵoj.
Tiuj mebloj aspektas kvazaŭ ili estus elementoj de ia garnituro. Similan stilon havas ankaŭ
la ŝranketo de televidilo kaj muzikcentro. Sama formo kaj koloroj (de lignoj ĉeriza - faga)
karakterizas ĉiujn, apartajn meblojn, planitajn de mi mem.
Ŝranketoj de ŝtupareske variaj altecoj separas la liton disde la tagĉambro.
La koloroj ankaŭ ĉi tie estas en plena harmonio.
Ĉe la kapoflanko de la duobla lito tabulformaj kurtenoj separas la dormoĉambron kaj la vestejon.
Per malkonstruo de muro efektiviĝis komforta banĉambro. Danke al la adaptitaj koloroj,
al la aspekto de la kahelosurfacoj, al la speguloj, kaj al la vitrosurfacoj de la duŝejo,
la spaco ne impresas malvaste malgraŭ la longeca formo de la tuta ejo.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
