© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
En la tri loĝejoj (kiuj troviĝas ĉi tie kaj sur la sekvaj du paĝoj) mi klopodis krei unuecan harmonion, kaj sugesti vastan spacon tiel, ke la elementoj, la kolorskemoj, kaj formoj estu simplaj, sed konsekvence aplikataj. Ĉiuj mebloj estas fabrikitaj laŭ miaj propraj planoj.
Por kontentigi la specialajn bezonojn, en ĉi tiu minimum-area loĝejo (nur kelkfoje uzata) mi devis zorge atenti ĉiun centimetron. Mi povis trovi lokon por tri konstantaj kuŝejoj nur tiel, ke la litoj estas lokitaj sur galerio (interna balkono). La spaco de la loĝejo - en la realo malvasta – enhavas nekredeble grandan povon por enteni vestojn kaj aliajn personajn aĵojn. La ŝrankoj kaj kestoj estas kaŝitaj sub la podioj, ŝtupoj kaj sub la planko de galerio. |
Fotoj: BERÉNYI János - SzépLAK, kaj propramanaj fotoj

La banĉambro estas tute trakonstuita. Per la ŝovpordo mi povis pli efike utiligi la disponeblan spacon.
La supra ŝranko servas por la valizoj, kaj kaŝas la litgalerion se oni rigardas el la direkto de la enirejo.
Estis grave, ke mi trovu spacon ankaŭ por tiu ĉi duparta fridujo.
Ĉirkaŭ la tablo povas sidi eĉ kvar personoj.
Super la kuirŝranko estas la duobla lito de la gepatroj. La ŝtupoj funkcias kiel tirkestoj.
Samkolora tapiŝplanko helpas kontraŭ glitfalo.
La infanlito estas alirebla tra la ŝtupoforme aranĝitaj ŝrankoj kovritaj per tapiŝplanko.
La litojn de gepatroj kaj infano separas bretaro, sed ĉe flankenŝovitaj pordoj
oni povas trarigardi aŭ trarampi laŭplaĉe.
Ŝranko, litaĵujo, librobreto ĉirkaŭas la liton de la gepatroj, kaj vekas hejmecan etoson.
La konturo de "steloplena ĉielo" imitas la arkan randon de la galerio.
Se poste oni bezonas, la provizora reto estas ŝanĝebla al kurteno.
La kanapo - transformebla al duobla lito - laŭ sia koloro kvazaŭ unuiĝas
kun la valizŝranko kaj bretaro, videblaj en la fono.
Krom la "ne malhaveblaj aparatoj" en la subgaleria kuirejo troviĝas elektra vazlavilo,
kaŝita akvovarmigilo, defalaĵ-muelilo, kaj multaj, oportunaj tenujoj.
Du apartaj ŝtuparoj kondukas al du litoj de la galerio, situanta super la kuirejo.
La sportreto funkcias kiel sekuriga elemento por la infaneto.
Multaj tenujoj helpas aranĝi la objektojn ĉirkaŭ la lavabo.
Estas komforte, ke elektra hejtilo varmigas la kaheloplankon.
La televidilo kaj la DVD aparato estas muntita sur la pordo de la anguloŝranko.
La podion - kiu enhavas grandajn tirkestojn - kovras pargeto el bambuoj, same, kiel la plankon.
La eta banĉambro ŝajnas pli vasta, danke al multaj vitroj kaj speguloj.
Ŝranko kaŝas la akvovarmigilon, lavmaŝinon, sekigan maŝinon,
viŝtukojn, kaj surtutojn. La klozeta pelvo estas ankaŭ bideo.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
