© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Por la sama ejo mi planis kvar diversmaniere meblitajn variantojn.
Diferencoj montriĝas ne nur en la diversaj etosoj, sed ankaŭ en la funkcioj. Ĉiu varianto samas en tio, ke povas manĝi samtempe minimume ses personoj, kaj ĉiu varianto havas grandan sortimenton el modernaj kuirmaŝinoj.
Inter la ekzemploj ni trovas "insulan", kaj "duoninsulan" aranĝon, separeblan kuirejo-manĝejon, vastan loĝ-kuirejon, nekutiman spacodividon, bonatmosferajn, rustikajn kaj modernajn, laŭmodajn frontojn.

En tiu ĉi varianto mi unuigis la specon de la manĝejo kaj tagĉambro per malkonstruo de vandoj (maldikaj muroj). Por la kuirejo mi difinis lokon diagonale, kiun emfazas ankau la aranĝo de plankotegaĵo. En du finoj de la kuirejo mi planis laborangulon, kaj nutraĵkameron.
Du ŝrankoj kun la fridujo kaj bakujo kovras la kuirejon, sed ĝi estas eĉ fermebla per ŝovopordo.
Helpe de angula vazlavujo, kaj samforma kuirplato oni povas bone utiligi la "U"forman ejon.
Kuriozaj elementoj karakterizas tiun „insul-strukturan” kuirejon.
La vitra ŝovopordo izolas la odorojn, kaj se la vitro ne estas travidebla, ĝi ankaŭ kovras la vidaĵon de la kuirejo.
Ankaŭ la aranĝo de plankotegaĵo emfazas la konzolan, vitran manĝotablon.
La aplikitaj maŝinoj apartenas al la supera teknologio. En la alta ŝranko trovis spacon la bakujo, la mikroonda forno, la stufilo kaj kafoaparato. La ceteraj maŝinoj estas kaŝeblaj en la ŝranketo fermebla per latkurteno.
Laŭmoda estas la "kafo kun kremo" tipa dezajno: variaj tabloaltecoj, larĝaj tirkestoj, malaltaj murŝrankoj, altaj kompletŝrankoj, dupordaj fridujoj, larĝa kuirplato, oblikva vaporsuĉilo, larĝa vazlavujo, ktp.
La "duonisulo" funkcias kiel bufedo.
La hela planko kaj la vitrotablo celas kompensi la malhelajn surfacojn.
Rustikan stilon havas tiu ĉi loĝkuirejo kun la formo de litero "L".
La nutraĵoŝranko kaj la fridujo estas en la alta ŝranko, la ceteraj kuirmaŝinoj en la mezaltaj kaj malaltaj ŝrankoj.
La lokon de la granda manĝotablo emfazas la aranĝo de la plankotegaĵo.
Kuriozaĵo estas, ke la tablon ĉirkaŭas samstilaj, sed diversfazonaj seĝoj.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
