© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Mi tre ŝatas kompaktigi la instalaĵojn, tiel maksimume priuzi la eblojn de la minimuma spaco.
Per tiaj ideoj - eĉ en tiu ĉi malgranda kuirejo (2,40 x 2,10 m) - havas spacon kombinita fridkesto, vazlavujo, elektra vazlavilo, kuirforno por tri vazoj, bakujo (kombinita kun mikroonda forno), vaporforigilo, tenilo por kuirlibro, spicujaro, spicoherboj, multaj bretoj kaj ŝrankoj kun vitraj pordoj, tirkestoj, korboj, pankonservujo kun hakplato kaj panero-kolektilo, kuirlibraro, kontakta kradrostilo kun propra vaporforigilo, televidilo, enkonstruita pesilo, knedplato, hakplato, labortablo, sidloko kaj manĝotablo por du personoj, ktp.

Maldika lavmaŝino por la vazoj, fridujo - lokita super la plankonivelo - kaj en la supraj
blokoj kaŝitaj tenujoj - malfermeblaj al malsupra direkto - oportunigas la meblojn.
La ŝranko - kompletigita per sidkusenoj kaj levita tablo - servas kiel manĝejo.
La objektoj necesaj por matenmanĝi estas sur bretoj subtireblaj el la malsupra parto
de la supra ŝranko. Eĉ eta televidilo trovas spacon tie.
Oni povas plivastigi la labortablon, se la sidkusenojn deprenas, kaj la manĝotablon mallevas.
La kontakt-rostilo havas propran odorsuĉilon. El sub la panujo oni povas eltiri hakplaton
kun panerokolektilo, malantaŭ la dorsapogiloj kaŝiĝas eltireblaj bretoj.
Malantaŭ la dorsapogiloj estas knedtabulo kaj tranĉtabulo. En la supera tirkesto troveblas pesilo,
sube gladtabulo, kiu disfaldiĝas per si mem, se oni eltiras la tirkeston.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
