© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Kondiĉoj kaj bezonoj: En ĉi tiu familia domo la kuirejo (kaj samtempe manĝejo) estas iom kaŝita, sed tamen ĝi havas komunan spacon kun la tagĉambro. Mi devis krei moderan, etburĝan etoson tiel, ke la kuirejaj maŝinoj, jam ekzistantaj, ne konfuzu la vidaĵon.
Realigo: Al la domo, kaj al la aliaj partoj de la loĝejo ne konvenus la secesia stilo (Sezession, Art Nouveau, Jugendstil), kiun preferus la kliento, do mi aplikis neŭtralan, senepokan, tamen elegantan harmonion de koloroj kaj formoj. La deziratan secesian stilon mi aplikis nur ĉe kelkaj detaloj kaj kompletigoj, kiel ekzemple ĉe la kurtenoj kaj lampoj. La manĝejon mi harmoniigis kun la tagĉambro per la komuna plankosurfaco, kaj la kuirejon per la samkolora meblaro.
Fotoj: BERÉNYI János - SzépLAK |

Ĉefe la la koloroj kaj formoj kaŭzas, ke la spaco, komuna kun la kuirejo,
ne ĝenas eĉ en etburĝa loĝejdezajno.
El la granda, blanka maso de la fridujo videblas nur la fronta surfaco, danke al la ŝajna enkonstruiteco. Ankaŭ la hejttubon kaj la relon de kurtenoj mi kaŝis per gipskartono.
En la mallarĝa spaco malantaŭ la pordo estas ŝranko por teni nutraĵojn.
Malgranda ŝtupofunkcia podio, kaŝita sub ĝi, ebligas atingi la suprajn ŝrankopartojn.
Kune kun la vitrino provizita per opalkolora vitro, kaj kun la porcelanaj teniloj
ne impresas malharmonie la blankaj kuirejaj aparatoj.
La ŝtuparo-aspekte varia vasteco de la ŝranko adaptiĝas al la disponebla spaco, al la objektoj,
kiujn ĝi enhavos, kaj al la kuirejaj aparatoj. Ĉe la fino troviĝas kredenco, kiu frontas al la manĝejo.
Unu el la pordoj kaŝas la enkonstruitan lavmaŝinon.
Samformaj belegaj pavimeroj kovras la plankon, murojn kaj servotablon.
La plisita rulkurteno estas tirebla el ĉiu direkto, tiumaniere ĝi povas anstataŭi ankaŭ la duonkurtenon.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
