© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Mi devis plani okulfrapan, „high-tech” stilan vidaĵ-oficejon* en malnova, balkonkoridora ludomo. La ĉiutaga, sistema laboro ne tie okazas, nur la unua renkontiĝo kun la klientoj. Oni bezonis laborejon por la sekretariino, luksan kontoron por la ĉefo, atendejon, kaj eblon por rekte atingi la najbaran privatan loĝejon.
*vidaĵ-oficejo: oficejo, kies travidebla kaj rava aspekto estas samtempe reklamo celanta la klientojn.



La karakterizaj koloroj en la oficejo de la estro estas tiu de la vitro kaj aluminio, cetere la violkoloro. La ĉambro ne estas granda, do mi elektis meblojn el vitro. Ne nur la skribotablo kaj la bretoj, sed ankaŭ la foteloj por la gastoj estas travideblaj, tiel optike ili ne malvastigas la spacon kaj kompensas la efikon de la violkoloro.
Unu el la flankaj muroj estas tegita per dorsflanke farbita speguleca vitrotabulo, la alia per ondigita lameno el aluminio.
Unu elemento de la murtegaĵo estas flankenŝovebla, malantaŭ ĝi troviĝas la enirejo de la loĝejo. Super la tegaĵo kaŝiĝas lampoj, aranĝitaj en vico.
| Lumigado per reflektita lumo |
| Penda plafono el gipskartono |
| Bretoj subtenitaj de konzoloj |

| Penda plafono el gipskartono |
| Lumigado per reflektita lumo |
| Murtegaĵo el ondigita lameno aluminia |

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
