


Mi estas loĝejdezajnisto ekde 1994. La fakan ekzamenon - akirinte bonegan noton - mi trapasis en januaro de 1995 en kleriga studio "dr. Veresegyházi Oktatási Stúdió". Mian laboron helpas miaj pli fruaj studoj: la abiturienta ekzameno en arkitektura mezlernejo, kaj pluraj specialaj studoj, kiel ekzemple: ĵurnalista, ergonomia, meblo-, kameno-, kontoro-projektista, konstruteknika, konstrumekanikista, Feng Shui, 3D planada studoj, ktp. Detaloj
Ofte mi partoprenas konkursojn, ekspoziciojn, kaj mi publikigas en fakrevuoj. Ekde 2001 mi instruas loĝejdezajnisto-kandidatojn.
Ekde 1996 mi estas ano de la Hungara Nacia Asocio de Loĝejdezajnistoj, en kies prezidantaro mi aktiviĝis inter 2001 kaj 2003, kaj poste, ekde 2007 mi estas ano en ĝia Faka Konsilanta Korporacio.
Dum mia laboro plejparte mi okupiĝas pri projektoj de hejmoj, sed krom loĝejoj kaj loĝdomoj mi planas kun plezuro ankaŭ oficejojn, butikojn, gastigantajn ejojn, ktp.
Mi ŝatas la oportunajn spacojn, agrablajn por loĝi. Temas ĉu pri puritana, ĉu pri klasika, ĉu pri ekstravaganca spaco, tre gravas por mi la utileco kaj la harmonio (aŭ la harmonia disharmonio). Ĉu la formon, ĉu la funkcion preferas la kliento, mi klopodas, por ke tiu celo efektiviĝu senmanke, kaj por ke la loĝantoj fartu bone. La mezurilo de mia laboro estas la kvanto de ideoj po unu kvadrata metro, kaj la kontenteco de miaj klientoj.
Vi povas elekti temon sur mia retejo - laŭvice - uzante la sagojn ĉe la supra dekstra angulo de la paĝo, aŭ - libere - per la Navigado. Vi povas kaŝi la surskribojn de la bildoj, klakante per la muso ekster la bildo.
Mi dankas vian atenton. Mi deziras al vi agrablan foliumadon!
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
Fakaj studadoj (ensemblistaj):
2005 Kolorkonsila Programo (Akzo Nobel)
2003 Pri mekanikaj elementoj (Tutlanda Asocio de Ensemblistoj (LOSZ))
2003 Praktiko por ornamaj farbistoj (STO Építőanyag Kft.)
2002 Mebloplanado (LOSZ)
2002 Komputila vidaĵplanado – Autodesk VÍZ (Stúdió 21. Kft.)
2001 Spacaranĝo laŭ Feng Shui (Pa-Bo Bt.)
2000 Planado de centra polvosuĉilo-sistemo (T-Markt Mérnöki Iroda Kft.)
2000 Desegnaj teknikoj (LOSZ)
1999 Gipskartuno kostrusistemo (Rigipsz Hungária Kft.)
1999 Kontoro-meblumo (Európa Design Kft.)
1998 Kamenoplanado, ŝtono-, gipslaboroj, ornamaj farboj (Kaminex Kft.)
1997 Desegnaj teknikoj (LOSZ)
1996-97 Ensemblista plustudado (Budai Rajziskola)
1996 Maketo-preparo (dr. Veresegyházi Oktatási Stúdió)
1995 Historio de artoj (dr. Veresegyházi Oktatási Stúdió)
1995 Desegnaj teknikoj (dr. Veresegyházi Oktatási Stúdió)

Miaj premiitaj (ensemblistaj) konkursoj:
1998 Apartmanhotelo plankonkurso (Konkursigo: Rubau Kft. – LOSZ)
Rezulto: Dividita II. premio (I. premion neniu ricevis)
1998 Kamenoplanada konkurso (Kaminex Kft. – LOSZ)
Rezulto: Laŭdo
1997 Infanĉambro plankonkurso (Otthon – LOSZ)
Rezulto: I. premio, publikiga ebleco
1997 Mansardo plankonkurso (SzépLAK – Profi-Centrum Kft. – VELUX – LOSZ)
Rezulto: Dividita III. premio + ekstra premio de VELUX: studvojaĝo en Danio
1997 „Sorĉo de fajro” kamenoplanada konkurso (Kaminex Kft. – LOSZ)
Rezulto: Dividita II. premio
1997 Loĝĉambro – laborĉambro plankonkurso (Otthon – LOSZ)
Rezulto: publikiga ebleco
1997 Banĉambro plankonkurso (Florenz Fürdőszoba Szalon)
Rezulto: Studvojaĝo en Aŭstrio, fabriko de LAUFEN
1996 „RACE for RÉS ’96.” konkurso (Európa Design Kft.)
Rezulto: II. premio + studvojaĝo en Milano, Internacia Meblo Salono
1996 „Mebloj de futuro” konkurso - Nemzetközi Bútor Szakvásár ’96. (Bútorszöv.)
Rezulto: Ekspozicia ebleco
