© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Kondiĉoj: Ekstreme malgranda ejo kun granda pordo.
Bezonoj: Porokaze duobla lito; loko por la tuta vestaro; la ejo ne estu preme plenŝtopita, oni povu libere moviĝi.
Realigo: Konstanta lito por unu persono, plus alia lito, kaŝebla sub la podio. Ankaŭ la litaĵojn oni povas teni en la podio. La vestoŝranko estas sur la podio, do la libera spaco ŝajne estas pli vasta, ol efektive.

Mi planis la internan spacon de la ŝranko laŭ la vestaro de la kliento. La supra tirkesto servas por enteni eltireblan, facile ekuzeblan gladotabulon.
Pri la frontparto kun ŝovpordoj mi prilaboris plurajn planojn. La speguloj servas ankaŭ por ŝajne plivastigi la spacon.

La unuecaj, helaj lignoplakitaj pordoj sugestas trankvilon, la kasonaj pordoj (kun dividita surfaco) viglecon.
En la kadrojn oni povas meti diversajn teksaĵojn, artaĵojn, aŭ fotojn, kaj per ilia ŝanĝo oni povas ŝanĝi la etoson de la ĉambro.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
