



| Kondiĉoj kaj bezonoj: Ĉi tiu ĉambro estas aranĝita por du diversaĝaj gefratoj. Grava problemo estis, ke la banĉambro kaj necesejo estis atingeblaj nur tra la infanĉambro. Realigo: Por la senĝena uzebleco de la intimaj ejoj la trairejon mi separis de la ĉambro. La spacon, tiel perditan, mi regajnis aplikante podio-sistemajn litojn. Du loĝpartoj estas separeblaj, sed ili estas ankaŭ komune uzeblaj laŭ la bezonoj de la diversaj periodoj, kiuj aperas en infanaĝo. |













![]() |


































