© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Kondiĉoj kaj bezonoj: Temas pri mansarda ĉambro. Mi devis priatenti la kolorojn kaj materialojn de kelkaj mebloj jam ekzistantaj, por plani la ceterajn. Laŭ la deziro de la kliento mi devis ankoraŭ konsideri la rezultojn, kiuj aperis ĉe mezurado de georadiado*. Tio difinis la lokon de la lito.
*Georadiado: Supozitaj radioj, kiujn eligas la geologiaj tavoloj.
Realigo: La spaco estas dividita al kvar samgrandaj partoj, kiuj kontentigas la bezonojn de la diversaj funkcioj (dormado, rezervado, lernado, ludado). Ĉiu funkcio havas sufiĉe grandan areon, sed la ludado povas utiligi eĉ pli grandan, se necese. |
Fotoj: HAJDÚ András - SzépLAK

Unu el la elementoj de la skriboangulo estas turnebla, tiel dum lernado oni povas adaptiĝi
al la natura lumo. Tiel eĉ la ludloko estas plivastigebla.
Labori per komputilo, ludi, kaj tradicie skribadi aŭ desegni oni povas sur apartaj,
speciale altaj tabloj. Aranĝi la objektojn helpas oportunaj tenujoj.
La liton ŝirmas librobreto kaj ŝrankoj, tiumaniere ĝi fariĝis intima angulo.
Tiun ĉi senton plifortigas ankaŭ la baldakensimila kurteno.
La mason de la grandaj ŝrankoj optike mi reduktis per ŝtupara formo kaj vitrinaj partoj.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
