© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
En mansardo troviĝas tiu ĉi ne tradicia
banĉambro. Jen, kuriozaj detaloj, vasteco,
abunda lumo karakterizas la ejon, kiu havas
la formon de litero „L”. La funkcia aranĝo
adaptiĝis al la varia alteco de la ejo. En la
centro estas hidromasaĝa bankuvo, kaŝita
en podio. Ĉe unu el la ekstremoj de la L-
formo troveblas ŝvitbanejo, gimnastiloj,
duobla lavujo, ĉe la alia flanko estas duŝejo,
vestolavejo, klozeta pelvo, kaj bideo.

La planko konsistas el impregnita, tropika ligno. Antaŭ la lavujoj globformaj ŝtoneroj
masaĝas la plandojn. La ejon karakterizas unuparte tegaĵoj faritaj el fajroruĝaj
vitromozaikoj, aliparte glaciobluaj speguloj kaj vitrotabuloj.
Dum la uzado de la bankuvoj - kun fundo pli profunda ol la planko - estas
danĝere paŝi malsupren, tial apogilo helpas eviti glitfalon.
Kelkaj el la pilieroj ne subtenas ŝarĝon, ili funkcias kiel dekoracio, paravano, bretaro aŭ lumigilo.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
