© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
La renovigo de la banĉambro ankaŭ ĉi-foje komenciĝis, kiel kutime…
Bezono: ĝi estu nova, kaj bela, sed la muroj ne ŝanĝiĝu.
La projekto: kompreneble efektiviĝis laŭ la bezonoj (plus kroma varianto, kiu postulis iomgrade transformi la murojn).
Decido: la kvalita avantaĝo de la dua solvo estis okulfrapa, do la klientoj elektis la pli komplikan varianton.
Rezulto: belaspekta, praktika, riĉe ekipita banĉambro.
Troviĝas tie komforta lavujo, multe da mebloj por enteni aĵojn, kombinita pelvo de klozeto kaj bideo, hidromasaĝa bankuvo, duŝejo, radiatoro, kiu sekigas la viŝtukojn, elektra kahelo-hejtilo, modernaj kaj kahelokovritaj surfacoj.
La akvovarmigilo kaj la lavmaŝino estas ekster la banĉambro.

La hidromasaĝa kuvo estas agrabla loko por malstreĉiĝi kaj rilaksi.
La specialforma lavabo estas fabrikita laŭ individuaj mezuroj.
En la loĝejoj ankoraŭ ne estas kutima, sed ankaŭ tie estas utila instalaĵo la pisujo.
Opalkolora vitromuro ŝirmas la ŝranketon kontraŭ la "akcidentoj".
Eta, sed grava detalo: la ornamo de la opalkolora vitromuro kaj tiu de la kahelo estas la sama.
La lokon de la armaturoj emfazas ankaŭ la malsamaj kahelsurfacoj. La klozeta pelvo kaj
la bideo estas kombinita. La akvorezervujon de la klozeto kaŝas masonaĵo en la angulo.
Dank' al la zorge aranĝita strukturo kaj al la opalkolora vitromuro ĉiuj nevidindaĵoj
estas kovritaj por la rigardoj.
Vitromuro kaj la speciala kahelobordero malebligas, ke la akvo elfluu el la senpelva duŝejo.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
