© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Onidire la antaŭĉambro estas la nomkarto de la loĝejo, ĉar tie oni renkontas la unuajn impresojn, tie „prezentas sin” la hejmo.
La problemojn kaŭzas tamen ne tio, kiel oni prezentu la stilon, sed tio, kiel oni povas kaŝi en la malvasta spaco la vestojn, la ŝuojn, la ne harmoniajn proporciojn de la dimensioj, kaj la malbelajn tubojn, kondukilojn kaj similajn.

Por la manteloj estas plej bone, se ili povas pendi, aerumiĝi, kaj ili ne videblas el alia parto de la loĝejo.
Tiu ĉi ŝranko efektivigas tiujn postulojn. Ĝi havas tian koloron, kiel la ŝuŝranketo jam ekzistanta. La koloro de tirkesto kaj kuseno similas al la koloro de la librobreto, kiu bone videblas el la antaŭĉambro.

Trapasi inter ŝuoj kaj saketoj en antaŭĉambro de multnombraj familioj ŝajnas obstaklokonkurso.
Prefere por infanhavaj familioj povas esti interesa kompletigo tiu ĉi benko, en kiu oni povas teni ŝuojn, saketojn. Ĝi havas tirkeston, aŭ malfermeblan tabulon sur la sidlokoj.
La pantalono kaj kapo de la sidanta figuro estas fikseblaj al la benko kaj muro, kaj la korpo pendas sur stango.

Neharmonie longa, mallarĝa, aŭ alta spaco ofte kaŭzas malagrablan senton. Tion oni povas kompensi per optikaj trukoj.
Se la planko estas transverse stria, se la longaj muroj estas helaj, kaj la mallongaj estas malhelaj ĉe la fino, la ejo ŝajnas pli larĝa kaj malpli longa.
Ankaŭ pro la koloraj drapiroj - pendigitaj transverse de la plafono - la ejo ŝajnas malpli alta, sed pli larĝa. Eĉ la hejttuboj estas kaŝeblaj per ili.
La lumo falanta de la plafono kaŭzas kuriozan efekton de lumoj kaj ombroj.

Ofte okazas, ke en la antaŭĉambro estas tro multe da pordoj, pro tio oni ne trovas spacon por la vesthokaro. Tiuokaze oni povas utiligi unu el la pordoj por pendi la mantelojn.
Se ĝi estas strukturo de kadro kun enmetitaj tabuloj, la tabulojn oni devas forigi, kaj anstataŭi per la vesthokaro. La materialo de la arka dorsflanko povas esti dense truita lameno, se la ĉiama trasono kaj aerumo ne ĝenas.
Oni devas konsideri, ke la pezo de manteloj ŝarĝas la pordon, sed la pezocentro restas centre.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
