© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
Plej ofte mi aplikas meblojn planitajn de mi mem. Tion motivas ĉefe la specialaj deziroj, nekutimaj mezuroj, aŭ la bezono pli bone eluzi la spacon.
Ankaŭ la mendantoj de tiu ĉi kuirejo-plano deziris ion unikan krom simplaj linioj kaj surfacoj. Post la malkonstruo de la muroj de la iama kuirejo estiĝis tiu ĉi vasta, centra ejo. La mebloj aspektas surprize pro la arkoformaj konturoj. Ilia materialo estas fleksebla, farbita MDF, kaj granito.
Fotoj: FAVICS Péter - SzépLAK, kaj miaj propraj fotoj
Tiun ĉi "dancanta"-n, duoblan seĝon mi planis por la konkurso pri "Mebloj de futuro" proklamita de la Meblofabrika Asocio.
La ĵurio prijuĝis la planon ekspoziciinda, pro tio estis fabrikita la pratipo, kiun oni prezentis okaze de la Internacia Fakekspozicio de Mebloj '96.

La meblo, kiu baras la kuirejon, similas al banano.
Ankaŭ la pendita breto kun la lampoj, kaj la granita servotablo montras la saman formon.
En la parto, kiu havas la formon de litero "L" troviĝas la kuiraj kaj bakaj aparatoj.
Laŭ la deziroj, a spacoj por rezervi aĵojn ĉie estas fermitaj, la surfacoj de la mebloj estas simplaj.
Arkoformaj pordoj videblas ĉe la finoj, kaj ĉe la ŝranko super la bakujo.
La tutan loĝejon oni povas travidi de malantaŭ la "insuloŝranko", kiu direktas ankaŭ la trafikadon.
Ĉi tie mi lokis la aparatojn, kiuj rilatas al akvo: la telerlavujon kaj la lavmaŝinon.
La eltirebla nutraĵoŝranko kaj la duparta fridujo estas unueca strukturo pro sia komplekseco
kun la konstruaĵo. La arkoj reaperas supre.
La modelo vivgranda dum ekspozicio "Mebloj de futuro".
Mi dezirus esti konvinkita, ke la kunvivado de geparoj, familioj, kaj la intimaj konversacioj havas futuron. Tiun ideon simbolas ĉi tiuj "damo kaj sinjoro" rigardantaj unu la alian.
La tegaĵo estas demetebla kaj lavebla. La surfaco de la arke fleksita framo kaj la metalaj akcesoraĵoj (ŝuoj, helicoj, globoj) ĉe la "virino" estas latuno lakita, kaj ĉe la "viro" kromita. La vigle impresovekaj arkoj aspektas varie el diversaj direktoj, kaj sugestas dancantan paron.

La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
