© Copyright 2009-2010 - Zsóri Hajnalka lakberendező. All rights reserved.
La originalo estis etburĝa tagĉambro, kaj ĝin mi devis transformi al hejma oficejo tiel, ke la laborcelaj instalaĵoj post la laboro ne estu videblaj, ne konfuzu la internan etoson.
La problemon mi solvis aplikante sistemon de ŝranko kaj podio.

La altaj librobretoj estas facile atingeblaj de la podio. Sub ĝin oni povas puŝi la desegnotablon, la komputilon kaj ties akcesoraĵojn, la faksilon, la fotokopiilon, ktp. Tie estas teneblaj eĉ la originalaj planoj, parte horizontale en tirkestoj 90x120 cm-ajn (A0), parte volvite sub la klappordo de la podio.
La ĝuste neuzatajn instrumentojn kaŝas eleganta latkurteno,
kaj dum nefunkciado nenio vekas impreson de laborĉambro.
La desegnotablon kaj la fotokopiilon oni povas facile movi, per helpo de radetoj.
La ceteraj aparatoj de laboro estas bone atingeblaj en tirkestoj kaj sur moveblaj bretoj.
La proponata distingivo: min. 1024x768 bildpunktoj.
La hejmpaĝo estas kontrolita per Firefox, Internet Explorer kaj Opera foliumiloj.
